8-minuta Verkado

Simpla kaj efika metodo por plibonigi vian Esperanton per fokusita verkado.

Kiel Funkcias

1

Elektu Temon

Verku ion ajn sugestitan de la proponita temo, ĉu fakte aŭ fikcie, ĉu informe, opinie, aŭ fantazie.

2

Pensu, Sed Ne Tro Longe

Vi havos tempon por pensi pri la temo antaŭ ol ekverki, sed ne pensadu tro longe! Plej ofte la bonaj ideoj venas dum la verkado mem.

3

Interpretu Libere

La celo de la temo estas inspiri vian verkemon. Ne gravas, se vi interpretos la temon tre libere.

4

Verku Senĉese Dum 8 Minutoj

Kiam vi estos preta por ekverki, kalkulu 8 minutojn per via horloĝo aŭ tempomezurilo. Tiam dum tiuj ok minutoj verku senpaŭze. Ne tro multe pensadi; vi povos korekti vian tekston poste. Dum ok minutoj simple skribu, ĉu mane, ĉu komputile. Dum tiu tempo ne relegu, ne korektu, ne forstreku, ne redaktu, ne interrompu la fluon por serĉi vortojn en vortaro. Se vi ne scias vorton en Esperanto, skribu ĝin nacilingve.

5

Redaktu Dum 10 Minutoj

Fine de la 8 minutoj, kalkulu pliajn 10 minutojn. Uzu tiun tempon por relegi vian tekston, korekti ĝin, redakti, kontroli en la vortaro, aŭ tutsimple por pluverki.

6

Daŭrigu Se Vi Volas

Kompreneble, se vi deziras daŭrigi post la pliaj 10 minutoj, bonvolu fari!

7

Verku Kiel Vi Preferas

Ĉu skribi mane aŭ komputile? Decidu mem. Se vi skribos mane, necesos retajpi la tekston por dissendi ĝin al la grupo, sed eĉ tio povus esti utila. Ofte dum la retajpado venas novaj ideoj por plibonigi aŭ poluri la tekston.

Ĉu Preta Komenci?

Por partopreni, necesas ensaluti aŭ registriĝi.